Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj
InternaciaLoka
Ĉiuj estas bonvenaj.
EBGa reta kunveno.
Temo : Esperanto, pontolingvo por la homaro ? Ĉu tio estas poreterna revo aŭ verŝajna estonta realaĵo? Kial? Ĉu la angla estas kontentiga « internacia » lingvo? Jes/Ne Kial? Ĉu Esperanto pli-malpli baldaŭ estos/us pli taŭga internacia lingvo ol la angla? ol alia? Ĉu la angla estas anstataŭigebla? anstataŭiginda? Kial? Avantaĝoj k malavantaĝoj? Venu argumenti!
Bonvolu sendi al nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2EBG-Bruselo .jpg565 kB. Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).
La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/