🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Sano - kion tio signifas? 2. Pasko-kutimoj.
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel resti sanaj kaj kiel fortigi nian sanstaton? Krome: Prelego de J. Dryja pri Pasko-tradicioj en Pollando

InternaciaLoka

1. Oni ofte diras, ke sano pli gravas ol mono, riĉeco. Kiel ni restu sanaj kaj kiel ni povas fortigi nian sanstaton? 
2. Jerzy Dryja: Religiaj kaj popolaj tradicioj de Pasko en Pollando (prezentado).
Rakontu pri vi, diru vian opinion. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto