🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa reta kunveno. Temo : Ĉu vi festas Kristnaskon ? Kiel ?
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la rea izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenoj malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Ĉiuj estas bonvenaj.


Mi faris korektojn en la agordoj de nia konto por ke ĉiuj povu enveni la kunvenon sen havi Zoom-konton, do, simpla enveno rekte per la ligilo. Normale ĉio funkcios glate ĉi-foje

Temo :  Ĉu vi festas Kristnaskon ? Kiel ? 


Ĉu kiel kredanto ? Ĉu pagane ? Aŭ nepre ne ? Ĉu en nia lando, Belgio, el judkristana kulturo kvankam nun laika indus forigi de la kalendaro la katolikajn referencojn kiuj interalie ne interesas ekzemple la islamanoj ?
Venu doni vian vidpunkton pri tio. 


257_noel-en-famille.jpg 426 {0}





Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

Administranto