Ni prezentos kelkajn interesaĵojn pri la temo kaj esperas, ke en internacia rondo ni certe trovos multajn interesiĝantojn pri pentroarto, povos diskutadi pri epokoj, stiloj, famaj kaj malpli famaj artistoj, lerni unu de la aliaj pri nacie kaj internacie konataj pentristoj, babiladi pri ŝatoj, preferoj kaj pri tio, kial iu pentraĵo plaĉas aŭ malplaĉas. Bonvenon al nia marda rondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.