Se ni parolas pri Esperanto-kulturo, nepre ni devas mencii muzikon. Fakte, ni havas sufiĉe vastan repertuaron kaj povas trovi ion belan, taŭgan laŭ nia plaĉo. En tiu vespero nun ni traktas aparte grupkantojn kaj tn. migradkantojn kaj diskutados pri ilia movada rolo, utilo, ktp. Partoprenu, rakontadu kaj diskutadu! Bonvenon al nia marda rondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.