EBG - Prelego de Angelos TSIRIMOKOS pri "Balkanaĵoj"
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo1 Porkomencanta kurso / Eo2-Prelego de Angelos TSIRIMOKOS pri "Balkanaĵoj"

LokaKurso

Balkanaĵoj

« Balkanion oni iam nomis "Pulvujo de Eŭropo ».
Voulgarofagos (st).jpg 170 {0}
Ja de tie venis la fajrero kiu eksplodigis la Unuan Mondmiliton! 
Kaj eĉ ne pasis unu generacio depost la lastaj Balkanaj militoj...
Sed estante greko, Angelos parolos pli pri sia propra lando. Ĉu vere estas danĝero de milito enplektonta Greklandon?  Kiel statas la disputo kun Makedonio pri la nomo? Ĉu io pli profunda kaŝiĝas malantaŭ tiu ŝajna stultaĵo? Kai pli grave, kion faras nun Turkio? Ĉu la grandpotencoj povas bridi ĝiajn ambiciojn? Kio okazis/as/os kun Kipro? Ĉu sana prudento ne povas sekurigi pacon?
La prelegonto ne estas fakulo pri politiko aŭ diplomatio -- nur homo el la regiono, certagrade ŝirmita kontraŭ la danĝeroj ĉar ĉefe loĝanta en paca Belgio kaj sekve eble kapabla rigardi la okazaĵojn iom pli senpartie, sed tamen maltrankviliĝanta...»



-------------------------------------------------

La kunvenoj/kursoj okazas ĉiumerkrede ekde la 11a de Septembro 2019 (laŭ la lerneja kalendaro) 


je la 18a30 en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo 
ĉe la 2a etaĝo. 
  • Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso kun Fransŭaz en salono Casablanca 1 
  • Eo2 : alterne paroliga vespero kun Nikolao / prelegoj en salono Casablanca 2

NB : Ne ĉiam eblas sekvi la ĝustan alternon inter la paroligaj vesperoj kaj la prelegoj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org/
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35

Interesiĝintoj

Administranto