🖥 INOE-a virtuala kunveno
16:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
INOE organizos sian kvinan virtualan kunvenon la 24an de Februaro 2024.

Internacia

La kvina virtuala kunveno de INOE okazos sabaton la 24-an de Februaro 2024 je la 15:00 GMT tiu estas la 16:00 CET (Centra Eŭropo Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 10:00 EST (Orienta Standarda Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, ….). Rendevuoj por diversaj horzonoj troveblas ĉi tie (angle). 

Partoprenantoj estas bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi ke ĉio bone funkcios. 
Kunvena nombro: 615 044 0796 - Sekreta kodo: 1f23g4

Partoprenantoj estas bonvenitaj provi konektadon kelkajn minutojn antaŭ la komenco de la kunveno por certi ke ĉio bone funkcios. 

Nia retkunveno inkluzivos diversajn temojn: 
  • Prezentado de INOE
  • Sinprezentado de partoprenantoj
  • Informoj pri venontaj agadoj
  • Prelegetoj de partoprenantoj
  • Kion la membroj atendas de INOE?
  • Kiel organizi pli da agadoj?
  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?

Estos bona aldono al nia interrilato se kelkaj partoprenantoj faros prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) pri diversaj temoj, ekzemple pri lokaj leĝoj pri nudeco, pri historio de naturismo en diversaj landoj, pri rilatoj inter naturismo kaj religioj, ktp…. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. Interalie, ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉