La tradicia kultura tago 2026 de Esperanto Nederland okazos en Veghel.
Ni faris por vi tre allogan programon.
La renkontiĝo komenciĝas je la 11:00-a horo en “
Zalencentrum Van de Burgt”.
Ni bonvenigos vin kun kafo kaj teo. Kaj post la kutimaj paroladoj, ni kune lunĉos.
Posttagmeze ni promenos al la insektoĝardeno “
Het Geerbos”.
Eblas ankaŭ memstare viziti “
De Noordkade” kun la “
Chocolate Factory” (Per aŭto aŭ biciklo).
Je la fino de la tago ni lernos danci la Salson. (Salsa-dansen)
Kiu volas, povas ankoraŭ resti por kune manĝi.
Por la tuta tago, vi pagos 28 eŭrojn se vi estas membro de Esperanto Nederland.
Se vi ne estas membro, vi pagos 30 eŭrojn. Tio inkluzivas lunĉon kaj dancadon.
Por viziti la Chocolate Factory, vi devas pagi pliajn 25 eŭrojn.
La vespermanĝo ankaŭ estas je via propra konto.
La aliĝilo esta tie:
https://esperanto-nederland.nl/index.php/aanmeldformulier-culturele-dag/ La bushaltejo Veghel-Middegaal estas atingebla el ’s Hertogenbosch (158) kaj el Eindhoven (305 + 158).
Por la vojo de la Prins Willem Alexander sportpark al la Noordkade vidu:
https://maps.app.goo.gl/vaadGGPAsrdyebnU8