🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Internacia Tago de Instruistoj (05. oktobro)
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kial instruistoj gravas en la socio? Kiujn rolojn ili havas? Ĉu estas nuntempe gravaj ŝanĝoj rilate al instruado, instruistoj?

InternaciaLoka

Kial kaj kiel ni festas la Internacian Tagon de Instruistoj? Kiun rolon havas instruistoj en nia vivo? Ĉu tio varias de lando al lando? Ĉu estas ŝanĝoj nuntempe rilate al ilia rolo? Kiel oni traktas, prijuĝas tiun profesion en via lando kaj en diversaj mondopartoj? Kion vi opinias, kiujn ideoj, spertojn vi havas pri tiu temo? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto