🖥 EBGa virtuala kunveno (Ĉiun merkredon) #Reta Kunveno
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Reta kunveno

Alia

Saluton samideanoj,

Ni ne plu povas kunveni fizike pro la kronviruso, do, mi proponas ke ni kunvenu virtuale.
Post la BEFa kunveno kiu normale devus okazi pasintan sabaton en De Pianofabriek, danke al Yves Nevesteen, ni tamen faris ĝin virtuale per tiu sistemo Zoom. Kaj tio glate okazis.

Mi invitas vin partopreni tiujn kunvenojn planitaj ĉe Zoom

Prepariĝo
Unue, iru sur la retejon https://zoom.us/  kaj aliĝu per retpoŝtadreso (aŭ Google/Facebook)
Sekvu la surekranajn instrukciojn
Ankaŭ ne forgesu agordi interalie la sonon (kaj videon) de via komputilo danke al agorda paĝo sur tiu retejo « Paramètres ».

Vi ankaŭ povas instali la programon sur via komputilo. Kaj, dum tiu malfacila periodo de kvarentenigo, vi trovos certe ankaŭ eblecon krei mem viajn videkunvenojn en via privata/familia rondo ĝis 100 personoj. Normale en senpaga aliĝo la templimigo estas po 40 minutoj, sed ŝajnas ke nuntempe ili ne aplikas tiun limigon.

Nu, merkredon ekde la 18:00 horo musklaku la ligilon dekstre de la verda marko malsupre.

Temo : Reta kunveno de EBG
Horo : 25an de Marto 2020 de la 18:00 ĝis la 20:00 horo
        
Kaj ĉiun merkredon ĝis la 6 de Majo 2020 (eke) je la 18:00 ĝis la 20:00a horo

Elŝutu kaj enmetu la kalendardosieron (.ics) laŭ via kalendarsistemo

Partoprenu en tiu Zoom kunveno

ID de kunveno : 550 569 777
Pasvorto : 280830

Mi esperas renkonti vin morgaŭ.
Amike




Nikolao


Estrarano de EBG : JM Nicolas de Buyl
Retejo EBG :  www.esperantobruselo.org
Fejsbukpaĝo :  esperantobruselo

Vi trovos nian kalendaron sur nia retejo aŭ musklakante sur Esperanto Kalendaro

Personoj kiuj pretas fari prelegojn ĉe EBG, bonvolu konsulti tiun kalendaron, por serĉi  liberajn datojn notitaj kiel « Prelego difinenda » kaj sendu al mi via(j)n propono(j)n. Dankon
- - - - 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Interesiĝintoj

Administranto