Post la vesperaj « Babilemaj Spagetoj » kiuj okazis antaŭ la pandemio, ni startas novan serion kiu estos iom malsama en la senco ke ili ne plu okazos nur vespere en unu nura loko, sed estonte kelkfoje tagmeze (ĉar iuj personoj ne ŝatas veni en la urbon kiam malheliĝas) kaj kelkfoje vespere, kaj plie de nun en variaj lokoj. Ĉifoje ĝi okazos tagmeze en la centro de Bruselo, lundon la 20an de Marto je la 12:15 en la Restoracio
Resto 26, Place Sainte Catherine 26, Sint-Katelijneplein 26
1000 Bruselo NB: Tie ni manĝis kun la grupo de la post-kongreso de Lillo.
Tramoj 3 aŭ 4aŭ metrooj 1 aŭ 5, stacio De Brouckère.
Nepre rezervu via(j)n loko(j)n ĉe nikolao-ĉe-esperantobruselo.org plej laste dimanĉon la 19an je la 14a horo =================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org
La paroligajkunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro)
ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org