🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg. Minoritataj lingvoj
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Oficialaj, ŝtataj kaj minoritataj lingvoj en Eŭropo

Internacia

Ni diskutados pri la lingvofamilioj kaj lingvoj en Eŭropo, pri ilia ŝtata agnosko kaj pri la ĝenerala, ĉiutaga uzo. Ni prezentos kelkajn specialaĵojn, traktos lingvajn rajtojn kaj okupiĝos ankaŭ pri minoritataj lingvoj, pri ilia socia rolo, ktp. Ni ĝojas pri ĉies partopreno kaj kontribuo. Lingvouzo, multlingveco, lingvolernado en nuna tempo en Eŭropo estas daŭre aktuala temo. Diskutante, babilante ni lernu unu de la aliaj. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto