Kafo, kuko kaj... Esperanto!
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune (kaj ankaŭ por la kafo kaj kukoj, kompreneble).

Ni renkontiĝos de la 11.00 matene ĉe Caffe Nero, 91 Gloucester Green, Oxford OX1 2BU.
Eniru kaj serĉu la tablon, kiu surhavas librojn kaj plurajn tasojn da kafo aŭ la verdan flagon!

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie ni sidiĝos en la renkontiĝejo.


Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉