78-a IFEF-kongreso en Selva di Val Gardena/Wolkenstein - Italio
Jara kongreso de IFEF en 2027 okazos en Italio

★ Internacia Evento

Kunveno/Evento

2027 Selva dVG_Eo_ex prezento IFEF kongreso 2027.pdf 10,4 MB
Val Gardena situas en la koro de la Dolomitoj, nomitaj Monda Heredaĵo de Unesko pro siaj unikeco, beleco kaj graveco por la homaro.

En la itala regiono Trentino-Alto Adige / Sudtirolo, en la Provinco de Bolzano-Bozen.

En Val Gardena oni parolas la ladinan lingvon; ĝi estas pli antikva ol la itala kaj daŭre estas instruata en la lernejoj de la valo.

Nature la loĝantoj parolas ankaŭ la italan kaj la germanan.

Val Gardena longas 25 km kaj estas ĉirkaŭata de la dolomitaj montaj ĉenoj, kun la plej altaj pintoj de Sassolungo kaj Sella.

Ĝi estas turisma celo vintre kaj somere.

Baldaŭ venos novaj informoj kaj aliĝilo !!!
IFEF-kongreso-2027@ifef.net
Dosieroj