Renkontiĝo Esperanto kaj Vegetarismo
Renkontiĝo en Bretonujo (okcidenta Francujo)

Loka

 Renkontiĝo Esperanto kaj Vegetarismo
 La 13-14ajn de julio 2024 okazos vegetara esperanto renkontiĝo en la ekologia loko “Terre et Partage” (Tero kaj Kunhavigoj) situanta 262, la Guette FR-35380 PAIMPONT.
🌿 Celoj:
- Diskonigi vegetarismon kaj Esperanton.
- Varbi por la internacia asocio TEVA “Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio”.
🍲 Programo:
- Grup-lernado pri Esperanto (komencantoj, progresantoj) kaj pri vegetara kuirado.
- Ekkono kaj kuirado de sovaĝaj manĝeblaj plantoj.
- Piedira malkovro de la arbaro Broceljando kaj de ĝiaj legendoj.
Restado:
- Kampado surloke aŭ je 8 km en la komunuma kampadejo de Paimpont ; Hoteloj ; kuŝlokoj lueblaj ĉirkaŭe.
- Bonvolu alporti vian propran vegetaran manĝaĵon por la sabata tagmanĝo.
Prezo: 30 € (inkluzive la aliajn manĝaĵojn kaj diversajn organizajn kostojn) 
- Kontakto: nicole.rizzoni@gmail.com Telefono: +33 6 82 91 25 89 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj