Kunsido + Verda Kafo
14:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Kunsido kaj renkontiĝo de lokaj esperantistoj

Loka

Sabate, la 25-an de Marto, je la 14-a horo, la loka esperantistaro kunsidos en la hejmo de Marko, la nuna kasisto de Gaŭĉa Esperanto-Asocio (GEA). Post la demisio de la prezidanto de GEA ni bezonas nomumi novan prezidanton kaj ankaŭ serioze diskuti pri la estonteco de nia movado kaj de nia asocio.

Post la fino de la kunsido la esperantistoj piediros al la kafejo Aromaz, en la tria etaĝo de la butikumcentro Rua da Praia. Tie okazos, kiel kutime, nia tradicia ĉiumonata Esperanta rendevuo, Verda Kafo. 

ATENTU: pro la kunsido, eble Verda Kafo ne komenciĝos ekzakte je la 16-a horo! Se vi volas partopreni Verdan Kafon, sed ne la kunsidon, prefere anticipe sciigu nin, por ke ni restu en kontakto! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gea.esperanto(ĉe)gmail.com
Rua Duque de Caxias, 840, ap. 124 | Rua dos Andradas, 1001 - tria etaĝo

Interesiĝintoj

Administranto