EBG - Ĝenerala Asembleo
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Eo1 & 2 ĜA - Kompreneble, ĉiuj kotizpagintaj membroj estas bonvenaj kaj havas parolrajton, kvankam sen voĉdonrajto.

Loka

Tagordo
  1. Bonvenigo, konstato de kvorumo (2/3 el la 10 efektivaj membroj)
  2. Aprobo de pasintjara protokolo (vidu la sekvantan paĝon).
  3. Raporto pri la pasintjara agado kaj nuna stato de la Grupo:
    • financa, fare de la helpkasisto.
    • morala, fare de la prezidanto.
  4. Aprobo de la kontoj kaj malŝarĝo de la nuna estraro.
  5. Sinprezento de la eventualaj kandidatoj por la estrarana elekto.
    • Ni bezonas Kasiston 
  6. Elekto de nova estraro.
  7. Elekto kaj/aŭ konfirmo de respondeculoj
    • Redaktoro de la Revuo
    • Respondeculo por la organizo de kunvenaj agadoj (prelegoj, ktp …) : Nikolao
    • Respondeculo por la aliaj eventoj (Eo-Kafejoj-Eskapadoj-Vizito de Muzeoj, ktp …)
    • Respondeculo por la biblioteko
    • Respondeculo pri la retejo/Fejsbukpaĝo
    • Delegito de EBG ĉe la Verdaj Skoltoj : Ivo
  8. Kotizoj.
  9. Planoj kaj proponoj por la nuna lernojaro 2019-2020.
    • Ĉu tria parto de la promenado laŭ la rivero Woluwe ? Barbara ?
    • Ĉu vizito de kastelo kaj muzeo en Valonio ?
    • BEF-kunveno okazu 21/3 en Bruselo, kun tuttaga programo
  10. Planoj pli estontaj
    • Propono de IFEF-kongreso en Belgio en 2022 : kiel ni helpu ?
  11. Kursoj
    • La 2a nivelo tute ne plu allogas, kion fari ?
  12. Kiel varbi efike – kiu povus starigi proponojn?
  13. 105a UK-Montrealo - ne forgesu aliĝi frue (decembre) por profiti pli grandan rabaton.
  14. Zamenhoffesto en Antverpeno aliĝu antaŭ la 15a de Novembro por eviti malrabaton.
  15. Diversaĵoj
    • Aŭtomatigi la pagon de la jara kotizo por nia retejo

- Efektivaj membroj (kiuj, konforme al la Statuto, konsistigas la ĝeneralan membrokunvenon), Francine SPERBER, Eric BAERT kaj Clara BRACKE
estas insiste -
- kaj estraranoj, Bernard-Régis LARUE (Prezidanto), Angelos TSIRIMOKOS (Vic-Prezidanto), Yves DE KEYZER (Sekretario), Jan AMADORI (Kasisto), Françoise PELLEGRIN, Barbara POTERUCHA kaj JM Nicolas de BUYL
tre insiste - petataj ĉeesti.
Se tamen vi tute ne povas partopreni la ĜA-on, nepre ne forgesu doni skriban prokuron al iu alia efektiva membro por vin reprezenti.
NB : Membro rajtas reprezenti nur unu alian membron (Art. 16 de la statuto).
Kompreneble, ĉiuj kotizpagintaj membroj estas bonvenaj kaj havas parolrajton,
kvankam sen voĉdonrajto.

La estraro de EBG
Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org
Rue du Fort 35 Fortstraat

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto