🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg - la Esperanto-urbo: Esperanto-ekspozicioj en la muzeo de la Welf-kastelo en Herzberg
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Interesaĵoj, prezentadoj, diskutado, spertinterŝanĝo

Internacia

Venu kun ni al virtuala muzea vizito! Kiujn specialajn Esperanto-ekspoziciojn ni jam organizis en la urba muzeo en la Welf-kastelo en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo kaj kial ni iniciatis tion? Kiel ni realigis tiujn ekspoziciojn malgraŭ kelkaj malfacilaĵoj?
Prezentado, rakontado, diskutado.
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. La tutan prelegserion de 'Buntaj Vesperoj' vi trovas ĉi tie.

Jen kelkaj sekvaj temoj, prezentadoj:
04.05. Du prelegoj pri historio kaj literaturo de Pollando lige kun la ĵusokazinta pola nacia festo (Jerzy DRYJA)
11.05. Lingvaj kaj kultur-minoritatoj en Eŭropo (Peter Zilvar)
18.05. Migradvojoj en la Harz-montaro kaj kreado de Esperanto-migradatestilo (P. Zilvar)
25.05. Internacia kunlaboro kaj eŭropaj klerigprojektoj (P. Zilvar)
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 06.04.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771 (nova ĉambro!)
Kodo: 18872021
Bonvenon! 


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

eesperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto