Bicikla Karavano al UK de Vieno
Bicikla Karavano komencos mekredo, la 29an de Julio, en Wiener Neustadt (30km sude de Vieno). Ni sekvos la riverojn Schwarza, Mürz, kaj Mur al Graz. Survoje estas unu montpasejo ĉe Semmering, kiu havas 800m da altecdiferenco. Se partoprenantoj deziras, ni kune prenu lokan trajnon por eviti ĝin. Krom tio, la vojo iros tra la montaro, sed laŭ ebena vojo. Kontaktu Lars (Lars.Hansen @ esperanto.de) kaj partoprenu!