🖥 Virtuala kunveno de INOE
17:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
INOE organizas sian duan virtualan kunvenon la 17an de Aprilo 2021 por interagi inter naturistaj esperantistoj.

Loka

Por konservi nian rilaton kaj plifortigi nian asocion, INOE proponas al siaj membroj partopreni en sia dua virtuala kunveno. Ni kunvenos per komputilo, vidanta unu la alian kaj babilanta unu kun la alia. Ni babilos pri INOE, naturismo, Esperanto kaj planoj por estontaj agadoj.

Ankaŭ estus interesa por ĉiuj sekvi prelegetojn (inter 5 kaj 15 minutoj) dum tiu kunveno. Oni povas prepari prelegojn pri naturismo, ĝia historio, ĝiaj leĝoj en via lando, ĝij rilatoj kun religioj, ktp. Bonvolu antaŭanonci vian intencon prelegi. 

La kunveno okazos per Zoom, la 17an de Aprilo, ekde la 15:00 GMT tiu estas la 17:00 CEST (Centra Eŭropo Somera Horzono: Parizo, Berlino, Budapeŝto, …), la 11:00 EDT (Orienta Somera Horzono: Novjorko, Toronto, Kubo, …) kaj la 23:00 CST (Ĉina Norma Horzono: Ĉinio, Singapuro, Okcidenta Aŭstralio, …). 

La kunveno estas NUR por naturistaj esperantistoj. La detaloj por konekti estas sur nia retejo

Nia retkunveno inkluzivos diversajn temojn: 
  • Prezentado de INOE
  • Sinprezentado de partoprenantoj
  • Informoj pri pasintaj kaj venantaj agadoj
  • Prelegetoj de partoprenantoj
  • Kion la membroj atendas de INOE?
  • Kiel organizi pli da agadoj?
  • Kiel allogi pli da membroj en INOE?

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto