🖥 Buntaj Vesperoj: Printempaj kantoj, poemoj
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kantoj, poemoj, literaturo - verkoj pri printemo. Ĉu ĝi estas la plej bela jarsezono, kiel multaj diras?

Internacia

Poetoj ofte estis inspiritaj de printempo, laŭ la opinio de multaj homoj, la plej bela jarsezono. Oni ankaŭ volonte kantas post la foriro de la vintro. Ni lernos pri printempaj kantoj, literaturaj verkoj kaj interŝanĝos opiniojn pri la temo. Prezentu vian ŝatatan printempan verkon kaj partoprenu en la diskutado. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-21:15
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto