Facila bicikla ekskurso
13:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso kun ludo en la naturo apud Berlino

Loka

BEMI-ekskursoj venas al orienta Germanujo!
Post bona sukceso en Belgio, Svislando kaj Malsupra Saksujo, BEMI etendas sian programon de facilaj unutagaj biciklaj ekskursoj al pliaj regionoj.
En sabato, la 13-a de majo 2023, je 13:00 tagmeze, ni renkontiĝos ĉe la stacidomo Berlin-Spandau, antaŭ la elirejo vidalvide de la urbodomo Spandau.
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Kunportu trinkaĵon kaj manĝetaĵon por komuna pikniko.
Ne estas kotizo. Eventualajn elspezojn por pramŝipo aŭ kafejo ĉiu pagas mem.
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Jessica Grasso <jegrasso@gmail.com>.
Ni preparis amuzan ludon kiu postulas kunlaboron de du biciklaj teamoj.
La evento okazos je ajna vetero.
Informoj

jegrasso(ĉe)gmail.com
Seegefelder Str. 1

Interesiĝantoj

2

Ensalutu por informi vian partoprenon

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.


Lars Sözüer


Jessica Grasso

Administranto