Trejnado pri Vikifontaro (ViPE, Nová Dubnica)
Trejnado pri Vikifontaro (ViPE)

InternaciaKurso

Kvankam Vikipedio estas la plej fama Vikimedia projekto, ĝi ne estas ununura. Ekzistas plurmembra familio, kiu kovras diversajn elementojn, facetojn kaj sintenojn rilate al kreado, konservado kaj prezentado de scio. Unu el ili estas Vikifontaro, kiu kolektas kompletajn tekstojn de aliaj fontoj (libroj, gazetoj, leteroj, paroloj, ks). Vikifontaro estas kiel vikia biblioteko.

Venu al la trejnado kaj vi lernos kiel sencohave kontribui al Vikifontaro kaj tiel konservi malnovajn (foje eĉ novajn) kulturajn valoraĵojn de Esperanto kaj aliaj lingvo! Post la trejnado vi scios kiel krei novajn paĝojn per simpla kopiado de alia fonto, transskribado de skanaĵo (eĉ kun helpo de OSR – optika signo-rekono), aŭ eĉ tradukante de alia lingvo.

Por povi partopreni la trejnadon vi bezonas partopreni la 2 antaŭajn trejnadojn aŭ havi la kapablojn trejnitajn tie (kreita konto en Vikipedio aŭ ties frata projekto, redaktado de artikolo per fonta kodo aŭ vida redaktilo, enmetado de ŝablonoj, kopirajto, alŝutado de plurmediaĵoj).

Serio de trejnadoj

La trejnado en Nová Dubnica estas la 3-a de la serio de 3 trejnadoj, kiuj okazos dum sekvaj monatoj. Ili okazas en Pollando, Slovakio kaj Francio – ĉiam dum 2 tagoj. Ni serĉas precipe tiujn trejnotojn, kiuj povas partopreni ĉiujn 3 trejnadojn.

Prezo – senpaga kun ebla repago!

La trejnado kaj la tuta projekto estas finance subtenita de la programo Erasmus+ de la Eŭropa komisiono. Danke al tiu ĉi subteno de Erasmus+ estas la trejnado senpaga. Se vin sendos nia partnera organizo, vi aldone havos pagitajn veturon, loĝadon kaj manĝadon. Dankon al Erasmus+!

Dum la trejnado estas rezervitaj lokoj por partoprenantoj de niaj partneraj organizoj. Estas disponeblaj kelkaj lokoj por ĝenerala publiko, do ju pli frue vi aliĝos, des pli altan ŝancon partopreni vi havas! Aliĝu sube!

Kondiĉoj

Por povi partopreni kun repago vi devas:

  • esti plenkreska
  • loĝi en la Eŭropa unio
  • interesiĝi pri Vikifontaro kaj voli kontribuadi al ĝi longtempe
ViPE, Slovakio: Trejnado pri Vikifontaro


La trejnado okazos dum 2 tagoj - de la 22-a ĝis la 23-a de Aprilo 2023. Kutimo estas alveturi 1 tagon antaŭ la trejnado for forveturi 1 tagon post la trejnado.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.wiki/evento/trejnado-pr...
info(ĉe)esperanto.wiki

Interesiĝintoj

Administranto