Kafo, kuko kaj... Esperanto!
10:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune (kaj ankaŭ por la kafo kaj kukoj, kompreneble).

Ĉi-monate ni ne nur kafumos sed ankaŭ vizitos la muzeon de Reading! Ĝi estas tre interesa kaj troviĝas en la sama konstruaĵo de la kafejo.

10:00 Renkontiĝu ĉe 'The Pantry, Café & Kitchen', Blagrave St, Reading RG1 1QH.

11:00 Vizito al la muzeo.

12:00 Pli da kafo, teo aŭ tagmanĝo.

Vi povas partopreni la tutan renkontiĝon aŭ nur partojn se vi preferas. Se vi venas por la vizito al la muzeo, bv. troviĝi ĉe la kafejo je la 10.55, tiel ke ni povu iri kune al la muzeo.

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.