Verda Kafo
16:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de lokaj esperantistoj en kafejo

Loka

Verda Kafo estas loka ĉiumonata Esperanta rendevuo el la urbo Porto Alegre (Brazilo), kiu kutime efektiviĝas en la lasta sabato de la monato. Ĝi estis kreita en Aŭgusto 1978 kaj de tiam okazadas seninterrompe! 

Ni renkontiĝos en la drinkejo kaj restoracio Tutty's (Avenida Independência, 30, loja 15), je la 16-a horo. 

PS: ĉi tiu Verda Kafo estos aparte grava, ĉar en ĝi ni komencos diskuti pri la baldaŭa membrokunsido de GEA (Gaŭĉa Esperanto-Asocio), kaj ĝenerale pri la estonteco de GEA. Ne maltrafu la okazon! 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gea.esperanto(ĉe)gmail.com
Avenida Independência, 30, loja 15

Interesiĝintoj

Administranto