BEMI ekskurso apud Lennep
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kelkhora biciklumado en la Berga Lando proksime al Remscheid-Lennep

Alia

La Berg'a Lando estas verda regiono kun montetoj, riveretoj kaj lagetoj. Ni veturos parte sur iamaj fervojaj itineroj, parte je stratetoj, iomete sur arbaraj vojoj. La vojo ne estos tute ebena, sed estu farebla ankaŭ por ne-ekstremsportuloj.
La marta vetero en la Berg'a lando povus esti iomete malseka, do vestiĝu laŭe.

Ni renkontiĝos je la stacidomo Remscheid-Lennep je la 10a horo.

Jen mezlonga, pli sporta kandidato por la itinero:
Spekto al la Neye-valbarilo, kun paŭzo je la varbarilo je la mezo de la vojo.
Ni kunportu manĝon aŭ je la komenco aĉetu. -- La unua kaj fina horo estos en la civilizo.
Estas eblecoj por glaciaĵo, pico ktp proksime al la itinero.

Jen mallonga, mezfacila itinero, se homoj preferas aŭ bezonas:
Kiel sur reloj. Ĝi estas ĉefe en la naturo. Aĉeti manĝon nur eblas je la komenco/fino.

2026-03-10_2821766762_GPX Download_ Blick auf die Neyetalsperre – Staumauer der Neyetalsperre Runde von Remscheid-Lennep.gpx 169 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj