🖥 BEMI-programo dum JES
14:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
kun membrokunveno

Internacia

BEMI, la Biciklista Esperantista Movado Internacia, faka sekcio de
TEJO, invitas vin ĉiujn al hibrida evento en merkredo, la 1-a de januaro 2025.
Vi do povos partopreni aŭ korpe ĉeestante, aŭ per interreto.

Nia tradicia loko por ĉeesti korpe estas la renkontiĝo JES
(Junulara Esperanto-Semajno) en Belgio.
Detalojn vidu je https://verdajskoltoj.net/es/jes-24-25/

Rete vi povos partopreni per Zoom:
https://us02web.zoom.us/j/83367758783?pwd=ZYu16buf3H0owaJUncBC2uFaraXI1m.1
Meeting ID: 833 6775 8783
Passcode: 839324

La tempoj indikitaj en tiu ĉi invitilo estas laŭ UTC.
Por informiĝi, kiel traduki inter UTC kaj la tempo de
via propra horzono, mi rekomendas la servon
https://time.is/UTC?lang=eo

Ni antaŭvidas du programerojn:

13:00 - 14:00 UTC: Prelego pri BEMI-karavano

Aŭdu kaj vidu pri la aventuroj dum la kvartaga vintra BEMI-karavano
el Arnhem (Nederlando) al JES, kaj pri aliaj BEMI-agadoj dum la jaro.
 
14:00 - 16:00 UTC: Membrokunveno de BEMI

La supera organo de nia asocio kunvenas por decidi
pri la plua evoluo de nia asocio.

Memoru, ke BEMI ne konas formalan membrecon; ni simple invitas ĉiujn homojn, 
kiuj parolas Esperanton kaj ŝatas bicikli, konsideri sin membroj de BEMI.
Se tiuj kondiĉoj veras por vi, vi povas veni, diskuti kun la aliaj membroj, kaj decidi.

Propono de tagordo:
2. Elekto de kunsidestro
3. Elekto de protokolanto
4. Eventualaj ŝangoj en la tagordo
5. Raporto de la estraro
  5.1. karavanoj
  5.2. BEMI-semajnoj
  5.3. BEMI-ekskursoj
  5.4. Regionaj Reprezentantoj
  5.5. Monumento pri Lucien Péraire
  5.6. BEMI-ĉemizoj
  5.7. BEMI-trofeo
6. Elekto de funkciuloj (estraranoj kaj komitatano)
7. Decidproponoj de la membroj
8. Planoj por 2025
  8.1. karavanoj
  8.2. BEMI-semajnoj
  8.3. Bicikla vojo "Lucien Péraire"
  8.4. aliaj ideoj
9. Ceteraĵoj

Ni strebu ne perdi tempon kun negravaĵoj kaj prefere finu pli rapide ol en du horoj. 
Tiel ni havu post la kunveno ankoraŭ tempon por fari ion pli amuzan.
Tamen ni rezervis tiom da tempo, ĉar ja povos aperi la bezono 
por trakti iun gravan punkton pli longe.

Amike kaj bicikleme,
Lars Sözüer
Ĝenerala Sekretario
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj