🖥 Projekto Interkluboj-RJ #1
20:00 - 21:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Reta evento por interŝanĝo de ideoj kaj praktikado de Esperanto

Loka

Kun ĝojo ni starigas novan projekton, kiel rezulto de la babilado inter estraro kaj membroj de AERĴ: la projekto Interkluboj-RJ. Ĝia ĉefa celo estas instigi la interŝanĝon de ideoj kaj provizi taŭgan spacon por ke esperantistoj el malsamaj regionoj interkonatiĝu kaj parktiku Esperanton kune.

Por tio, ĉiumonate iu grupo aŭ klubo de Esperanto gastigos la projekton, kaj tiu akceptos la gastojn en virtuala kunveno. Kaj nia unua renkonto jam estas konfirmita en la 25-a de Marto de 2022 (vendredo), je la 20h (UTC-3), kaj la gastigantoj estos la Tririvera Esperanto-Klubo! Ĉi-monate la aktivaĵo okazos per la platformo skype, kaj oni nur bezonas aliri la ligilon https://join.skype.com/u3yocLoAyCPD por partopreni.

Kvankam ĝi temas pri iniciato de la ŝtato Rio-de-Ĵanejro, esperantistoj el ĉiuj lokoj estas bonvenaj! La nuraj partopren-kondiĉoj estas ke partoprenonto estu malferma al interŝanĝo de ideoj kaj volu praktiki Esperanton!

Informservo
Interkluboj-RJ #1
Dato: 25 de Marto de 2022
Horo: 20:00
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.aerj.org.br/interkluboj
disvastigo.aerj(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto