Tuj apud Herzberg am Harz komenciĝas la Nacia Parko Harz, kiu estas granda tereno kun natura beleco, multaj plantoj, bestoj, pluraj raraĵoj, kiujn indas ekkoni kaj laŭeble persone sperti. Tamen, ankaŭ virtuala vizito, konatiĝo kun la regiono pli bonas ol nenio. Ni invitas vin al tia vizito, kun klarigoj kaj diskutado pri la rolo de naciaj parkoj. Bonvenon!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2022 vi trovos sur nia hejmpaĝo.