Instruista trejnado - surloka intensa semajna sesio
en kunlaboro de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, Edukado.net kaj ILEI

Internacia

La Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (Poznano, Pollando) Edukado.net kaj ILEI denove kune organizas unujaran instruistan trejnadon, kiu disponigas la necesajn konojn kaj lertojn por instruado de Esperanto kaj trejnos la partoprenantojn pri metodiko.

La kursaro necesigas partoprenon unufoje en la surloka intensa semajna sesio en Pollando (09-15.09.2023). 

La sekvaj sesioj okazos rete: du semajnfinaj renkontiĝoj en 2023, 4-taga sesio en februaro 2024 kun aldona ekzameno, kaj denove du semajnfinaj sesioj printempte de 2024. Inter la retaj sesioj la partoprenantoj laboros hejme pri la ricevitaj taskoj, uzante ankaŭ la retejon de Edukado.net kaj konsultiĝos kun la kursgvidantoj.

Por fini la studojn necesos pretigi finlaboraĵon pri metodika temo, kies prezento kun la fina kompleksa (teoria kaj praktika) ekzameno okazos en septembro 2024. Aliĝantoj ricevos movadan-diplomon pri instruista trejnado. 

La trejnado estas specialiĝo de la 3-jaraj postdiplomaj interlingvistikaj studoj, kio signifas, ke temas pri la plej altnivela instruista trejnado, responda al la universitataj programpostuloj, kun teoria bazo kaj praktiko.

145645B2-3030-4620-B548-95629250E255.jpeg 442 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉