🖥 Retenkonduko al Esperanto en naturista medio
21:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
INOE estas invitita prezenti enkondukon al Esperanto kaj doni fulmkurson dum la Zumkunveno organizita de la ANP (Asocio de Naturistoj Parizaj).

InternaciaLoka

Kaŭze de la nuna sankrizo, la ANP (Asocio de Naturistoj Parizaj) organizas multajn retajn kunvenon kun atelieroj pri diversaj temoj rilatanta al naturismo.

Ni estas invitita prezenti enkondukon al Esperanto kaj doni fulmkurson dum la ateliera tempo, la 20an de Januaro 2021 ek de la 9a vespere dum la Zumkunveno organizita de la ANP (Asocio de Naturistoj Parizaj). 

Didier kaj Thierry proponos al partoprenantoj malkovri Esperanton, la Esperantan movadon, kaj sekvi unuan kurson de Esperanto. 

Se vi havas francparolantajn naturistajn amikojn, estos bona oportuneco por ili malkovri la internacian lingvon. Ĉiuj detaloj troveblas (en la franca) sur la retejo de ANP.
Francparolantoj povas aliĝi ĉi tie
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-naturismo.org/post/...
naturista.vivo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto