PROKRASTITE: Kafo, kuko kaj... Esperanto PLUS!!
10:00 - 14:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo + vizito al la historia urbocentro.

InternaciaLoka

***************Pro la planitaj fervojaj strikoj, tiu ĉi renkontiĝo estas prokrastita al dimanĉo, 4-a de junio. Bv. vidi la anoncon en la sekva tago en eventaservo.******************

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu!

La sekva renkontiĝo estos en tri partoj. Venu por unu, du, aŭ ĉiuj!

10:00
Vizito al la muzeo de Reading. La muzeo enhavas multajn interesajn vidindaĵojn, inkluzive de la famega 'Murtapiŝo de Bayeux', de multaj trovitaĵoj de antikva romia urbo apuda kaj de granda, interesa eksponejo pri biskvitoj! (kaj ilia rolo en la historio de Reading)
11:30 - 12:30
Kafumado (aŭ manĝado) en la kafejo The Pantry (en la sama konstruaĵo de la muzeo)
12:45 - 14:00 Promenado tra la historia kvartalo de Reading (ruinoj de la mezepoka abatejo, malliberejo kien estis metita Oscar Wilde kaj lernejo de Jane Austen).

Adreso: Reading Museum and Town Hall, Blagrave Street, Reading, RG1 1QH.
Se vi vizitos la muzeon, venu al la ĉefa enirejo. Se vi venos por la kafumado, eniru la kafejon kaj serĉu la tablon, kiu surhavas plurajn tasojn da kafo aŭ la verdan flagon!

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉