Zamenhoffesto en Luksemburgo
kunlabore kun Espéranto-Thionville

Internacia

Luksemburga Esperanto-Asocio plezure anoncas, ke post deva paŭzo okazos ĉi-jare la tradicia Zamenhof-festo, kunlabore kun Espéranto-Thionville.

Kiam? Dimanĉon, 12an de decembro 2021, tagmeze.

Kie? Esch-Uelzecht (Esch-sur Alzette), kun ĉiĉerona promeno tra la urbo.
 
PROGRAMO:
 
11:00  Promeno tra la arĥitekture interesa urbo Esch. Ĉiĉeronos Brian Moon.
Renkontiĝo ĉe restoracio Carpini (vidu sube).
12:30  Komuna manĝo en restoracio Carpini (22-24, rue d’Audun)
 
MENUO:
Nudeloj penne kun tomata saŭco
aŭ: Kaprinfromaĝa salato
*
Rostita melEagra eskalopo kun sezonaj legomoj kaj terpomfritoj
aŭ: Bouchée à la Reine (kokide farĉita volovano)
*mendeblas ankaŭ vegetara plado*
*
Nugata glaciaĵo
aŭ: Ĉokoladŝaŭmaĵo
 
Prezo: €34,00 (pagenda surloke)

14:00  Okaze de la Tago de la Esperanta Libro, postmanĝe István Ertl parolos pri literaturaĵoj.
 
Por partopreni la manĝon, bv. anonci vin – precizigante vian menu-elekton – plej malfrue la 9an de decembro al brian.moon@gmx.com, aŭ telefone al (+352) 621 282 705.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj