Facila bicikla ekskurso
10:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI invitas al facila biciklado en la regiono de Stuttgart

Alia

Ni renkontiĝos en dimanĉo, la 8-a de oktobro 2023, je 10:00 apud la ĉefstacidomo de Stuttgart, ĉe ĝia okcidenta flanko, ĉe la stratangulo Am Hauptbahnhof/Heilbronner Straße, apud la konstruaĵo de LBBW.

Ni planas unue bicikli iom tra la urbo ĝis Marienplatz, kaj tie veturi per dentorada fervojo supren al Degerloch. Kiu volas, tiu povas ankaŭ bicikli supren.
Poste sur bela arbara vojo tra la valo de la sep muelejoj (Siebenmühlental) ĝis ĉokoladofabriko en Waldenbuch, kun vizito de ĝia kafejo. Fine reen al Stuttgart Hbf, entute ĉ. 45 km.

Bonvolu iom kunporti por komuna pikniko survoje.
 
Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj,  se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.

Ne estas kotizo. Elspezojn ĉiu pagas mem.
 
Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Ed Tavinor <edtavinor[heliko]posteo.de>.

La evento okazos je ajna vetero. (Se tro pluvos, ni komune iros en kafejon aŭ simile.)

Kunportu biciklon (aŭ pruntu, ĉu kun du, unu, tri, aŭ pli da radoj, sen aŭ kun motoro) kaj nepre: bonan humuron.
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉