🖥 Virtuala prelegkunveno de IFEF
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Faka komisiono IFEF

Internacia

Fake Aplika Sekcio de Faka komisiono IFEF invitas vin partopreni virtualan prelegkunvenon, kiu okazos vendrede la 5-an de Junio 2020  je la 20-a horo (de la tempo en Prago – Mezeŭropa somera tempo).  
      
   Programo:  
      
   J.M.Rodriguez: AVE en Mekkon  
   J.Matuška: Informadsistemoj por blinduloj  
   J.Niemann: Køge Nord stacio  
   L.Hakl: K. E. Macan  
      
   Bonvolu la informon dissendi al viaj amikoj, kiuj interesiĝas pri nia agado.  
     Aliĝu al prelego per ligilo:    https://demo.bigbluebutton.org/gl/lad-3te-43u

   Tie vi vidos surskribon "Faka komisiono IFEF"  
   Dekstre de la surskribo vi trovos frameton, bonvolu enskribi nomon (aŭ io ajn ) kaj klaku sur apuda butonon Aliĝi / Připojit  
     Post tio aperos du signoj. Unu el ili estas Mikrofono, dua estas Aŭskultilo. Se vi volas nur aŭskulti, sufiĉas klaki sur Aŭskultilo.   Se vi volus ankaŭ paroli, klaku sur Mikrofono.Sekve vi provos ĝin per Echo (vi ion diru kaj tuj vi aŭdos vin )   Se vi aŭdis vin, klaku Jes / Ano   Vi estas aliĝinta!   Por partopreno estas bone uzi  Google aŭ Fire fox, aliaj povas havi problemojn (ekzemple ne funkcias kamerao)   Dum la prelego verŝajne la preleganto elŝaltos vian mikrofonon. Ankaŭ ni petas, ke vi ne uzu dum prelego kameraon, ĉar se estos tro multe da aŭskultantoj, estos eble, ke ĉio malrapidiĝos.   Ni tre ĝojas, se vi estos sukcesa kaj  aliĝos al niaj prelegoj. 
    
   Ladislav Kovář, Jaroslav Matuška, Ladislav Hakl
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉