🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa reta kunveno. - Temo : Angelos Tsirimokos prelegos pri « Transitiveco de verboj -- unu malfacilaĵo en Esperanto »
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Temo : Angelos Tsirimokos prelegos pri 

« Transitiveco de verboj -- unu malfacilaĵo en Esperanto »

Kvankam oni insistas pri tio en instruado, tamen multaj esperantistoj, eĉ spertaj, ofte 'eraras' pri transitiveco de verboj, dirante ekz. 'bruli karbon' au 'boli akvon'. Ĉu ekzistas ia logiko, ia gvidfadeno en la afero? Angelos Tsirimokos prezentos ĉi-teman artikolon de Prof. Christer O. Kiselman el la Uppsala Universitato.

Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2
EBG-Bruselo .jpg 565 kB
.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉