Facila bicikla ekskurso
13:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
BEMI-ekskurso kun ludo en la naturo apud Berlino

Loka

BEMI-ekskursoj venas al orienta Germanujo!

Post bona sukceso en Belgio, Svislando kaj Malsupra Saksujo, BEMI etendas sian programon de facilaj unutagaj biciklaj ekskursoj al pliaj regionoj.
En sabato, la 13-a de majo 2023, je 13:00 tagmeze, ni renkontiĝos ĉe la stacidomo Berlin-Spandau, antaŭ la elirejo vidalvide de la urbodomo Spandau.
Ni preparis amuzan ludon kiu postulas kunlaboron de du biciklaj teamoj.
Kunportu trinkaĵon kaj manĝetaĵon por komuna pikniko.

Ĉe la fino de la biciklado, la plej proksima stacidomo estas Hennigsdorf.
Apud la fino estas bela herbejo por pikniki se la vetero estas bona, kaj itala restoracio kun glaciaĵejo.

Ĉiuj homoj, kiuj ŝatas bicikli, estas bonvenaj - eĉ ne-esperantistoj, se ili akceptas, ke ni tamen parolos Esperanton.
Ne estas kotizo. Eventualajn elspezojn por pramŝipo aŭ kafejo ĉiu pagas mem.

Vi ne devas aliĝi, tamen utilas al la organizantoj se vi esprimas vian intencon partopreni, aŭ per Eventa Servo (alklaku 'Mi interesiĝas'), aŭ per retpoŝto al Jessica Grasso <jegrasso@gmail.com>.

La evento okazos je ajna vetero.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

jegrasso(ĉe)gmail.com
Seegefelder Str. 1

Interesiĝintoj

Administranto