🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Difektajn aĵojn mem ripari
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĉu ni forĵetu aŭ provu ripari difektajn aĵojn? Kiel kaj kiel? Diskutado, spertinterŝanĝo.

Internacia

Ni vivas en t.n. konsumsocio, multon aĉetas kaj multon forĵetas. Ĉu ni povas, devas savi difektajn objektojn? Ĉu indas, ĉu ni kapablas? Kion ni povas mem ripari, kiujn kapablojn, ilojn ni bezonas por tio? Rakontu pri viaj spertoj, prezentu vian opinion kaj ni diskutadu, lernu pri materialoj kaj metiiloj en Esperanto. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj en 2023 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto