Beneluksa Kongreso 2026
Kursoj kaj ekskursoj - muziko kaj poezio - aktivecoj sur la strando

★ Internacia Evento
Kunveno/EventoKurso

En 2026 la Beneluksa Kongreso okazos en De Haan (BE) de la 24-a ĝis la 28-a de
septembro. La renkontiĝo okazos en tute renovigita gastejo kiu situas proksime
de komforta sablostrando, ideala por familioj kun infanoj. De Haan estas ĉarma,
belepoka urbeto ĉe la marbordo. Ĝi troviĝas je 20 km de Ostendo kaj 30
km de Bruĝo.

Ĉefaj ingrediencoj de la kongreso: kursoj kaj ekskursoj - muziko kaj poezio -
aktivecoj sur la strando - bonvenigaj aktivecoj por ne-esperantistoj.
Informoj

piet.glorieux(ĉe)gmail.com

Administranto