🖥 Intervjuoj pri klimato
14:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Kiel ŝanĝiĝas la klimato ĉe vi?

InternaciaAlia

Viva spontana ret-kunveno per Zoom.
30 minutaj rendevuoj, por "malfermi sian fenestron" al la mondo.
NI PAROLU PRI KLIMATO EN ESPERANTO.
"El la 4 anguloj" de la mondo, homoj rakontos tion, kion ili travivas.

Laŭvole kundividu viajn fotojn pri  via regiono, kun la franca ĉeesta publiko de nia granda festo-salono.

Tie staros granda ekrano kiu efikos kiel montro-fenestro, vera vitrino de nia Esperanto-movado: ne nur lingvo sed komunikado trans la lingvaj bariloj kaj amikeco tra la mondo.

Se vi bezonas liston de demandoj, jen: https://docs.google.com/document/d/1AV3pdTCKP4OActCyCe9mGDHLAR_WSi2tb-rKw3UGZ9w/edit?usp=sharing

Per Zoom: https://us02web.zoom.us/j/7355441963?pwd=NlZjQ01OazBSWUN4RjE0ZE1nMlpNQT09

Libere envenu por babili perrete kun aliaj esperantistoj de la mondo!

La renkontiĝo de Pluezek' okazos en norda Bretonujo (okcidenta Francujo) apud la urbo Paimpol. 

Parlons climat en espéranto 2.png 488 kB

 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉