La « Babilemaj Spagetoj » …aŭ pli ĝuste ĉifoje « Suŝioj »
Post la vesperaj « Babilemaj Spagetoj » kiuj okazis antaŭ la pandemio, ni startas novan serion kiu estos iom malsama en la senco ke ili ne plu okazos nur vespere en unu nura loko, sed estonte kelkfoje tagmeze (ĉar iuj personoj ne ŝatas veni en la urbon kiam malheliĝas) kaj kelkfoje vespere, kaj plie de nun en variaj lokoj. Ĉifoje ĝi okazos tagmeze en la centro de Bruselo, lundon la 14an de Novembro je la 12:15 en la japana Restoracio
KABUKI, Rue Marché aux Poulets 32 Kiekenmarkt 1000 Bruselo.
Tramoj 3 aŭ 4, stacio Bourse/Beurs aŭ Metrooj 1 aŭ 5, stacio De Brouckère.
Nepre rezervu via(j)n loko(j)n ĉe nikolao-ĉe-esperantobruselo.org plej laste dimanĉon la 13an je la 12a horo =================================================================
La ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org
La paroligajkunvenoj/prelegoj okazas ĉiumarde (laŭ la lerneja kalendaro)
ambaŭ je la 18a30, en la Kultura Centro De Pianofabriek, rue du Fort 35 Fortstraat, 1060 Bruselo ĉe la 2a etaĝo.
Eo1 : ĉiusemajna porkomencanta kurso informiĝu ĉe kresko@esperantobruselo.org