Facila bicikla ekskurso post vizito al fortikaĵo
12:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Invito por fari posttagmezan BEMI-ekskurson en bela regiono de Beveren-Kruibeke-Zwijndrecht

Kunveno/Evento

Kontakto: Eddy Van den Bosch

  • kontaktebla per retadreso: eddyvdbosch@belgacom.net
  • kaj ekde sabato-tagmezo prefere per telefono: 0478/99.27.24
    • pro tio ke via partopreno povos dependi de la lasta veterprognozo, bv. min sciigi pri via (mal)aliĝo per telefonalvoko.

La plano por la ekskursotago estas:
  • alveno je la tagmezo en Kruibeke, Scheldelei 
  • veturo per akvobuso je la 12:40 (eblas kunporti vian biciklon sen kroma pago)
    • la tuta veturo kostas €.8 (per grupa bileto €.4,9) kaj ĝi daŭras 1h13'
    • rimarko: oni ne rajtas manĝi aŭ trinki sur akvobuso, do ni antaŭvidu paŭzon antaŭ veturo al (aŭ post alveno en) Liefkenshoek
  • ebleco aliĝi (por Antverpenanoj) je la 13:00 (tre akurate) en "Waterbus" al Liefkenshoek.
    • iru do iom pli frue al la kajo ĉe Steenplein por ne maltrafi la akvobuson.
    • se vi aliĝas ekde Antverpeno, vi povos partopreni nian ekskurson kaj akvobuse reveni.
  • vizito al fortikaĵo Liefkenshoek (kun muzeo kaj kafejo) tuj ĉe la rivero Schelde (ĝis 15:45)
    • adreso: Ketenislaan 4, 9130 B-K-Z
  • revenvoje per biciklo ni vidos ĉe kajo plej grandajn ŝipojn por transporti kontenerojn
    • la distanco de la biciklado estas proksimume 25 km ; reveno pli malpli je la 17h30
    • se la vetero estos malbela ni povos decidi nur malmulte bicikli kaj reveni per akvobuso.
  • fine de la ekskurso eblas iomete babili kune en agrabla trinkejo en Kruibeke proksime al Scheldelei


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉