Nia morgaŭa kunveno havos tri temojn. Kiel kutime ni trarigardos la novan (matan) n-ron de revuo Esperanto, en kiu aperas i.a. raporto pri nia kunvno pri la Internacia Tago de Holokaŭsto. Pasintsemajne forpasis Claude Nourmont Moon, ege aktiva s-anino, kiu en la lastaj monatoj ofte partoprenis niajn kunvenojn. Ni aŭdos pri ŝi de ŝiaj geamikoj kaj kunlaborantoj (i.a. mi).