Ĉi-jare ni rememoras la 90-an datrevenon de la naskiĝo kaj la 10-an datrevenon de la forpaso de Jiří Patera (1935–2015), honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.
Samideano Patera estis longtempa meritplena aktivulo de nia klubo. En la jaroj 1994–2003 kaj 2010–2012 li estis ĝia prezidanto. Li ankaŭ fervore servis kiel redaktoro de la Bulteno.
Pli detale dediĉas sin al li revuo Starto n-ro 2/2015 kaj revuo Bulteno n-ro 2/2015. Kelkajn biografiajn informojn ni trovas ankaŭ en la artikolo de Patera
Historio de la Bulteno en Bulteno n-ro 1/2014.
Prelegos Tomáš Břicháček.
La prelego kaj diskuto okazos interrete, je la retadreso:
https://meet.jit.si/esperantoprago.