BEMI-karavano al RenKEJtiĝo en Olot
sportema biciklovojaĝo

Internacia

Ni biciklos el Germanujo ĝis Katalunujo.
Starto ĉe la stacidomo de Neuenburg je 8:00 matene (je 7:56 alvenos trajno el Emmendingen - Freiburg). Se vi ne povos alveni tiel frue, skribu!

La tagaj distancoj estos pli grandaj ol en ordinara BEMI-karavano: ĉ. 100 km tage, sen paŭzotago.
La itinero estos sufiĉe ebena, krom en la lasta tago, kiam ni devos bicikli trans la komencaj montetoj de la Pireneoj. Tamen ne estos iuj altaj montoj.
Ni tranoktos ĉefe per sovaĝa tendumado.
La vetero povas esti jam printempa, sed ja estos vintro, do estu preparita al malvarmo, precipe nokte.

Vi povas ankaŭ aliĝi survoje. La karavano pasos tra Mulhouse - Montbéliard - Besançon - Arc-et-Senans - Bletterans - S.te-Croix-en-Bresse - St.-Julien-sur-Reyssouze - Vonnas - Romans - Villars-les-Dombes - Parcieux - Lyon - Valence - Avignon - Montfrin - Rodilhan - Marsillargues - La Grande-Motte - Sète - Agde - Serignan - Armissan - Port-la-Nouvelle - Barcarès - Saleilles - Le Boulou - Le Perthus - Besalu. Skribu ankaŭ se interesas vin kunbicikli nur parton de tiu itinero.
Informoj

bemi.tejo.org
lars.duisburg(ĉe)gmx.de
Beim Bahnhof

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLars Sözüer

Administranto