🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Industriiĝo kaj forgesado pri tradiciaj manlaboroj, profesioj.
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Disvastiĝo de industria produktado, malpliiĝo de tradiciaj metioj. Ĉu bona tendenco?

InternaciaLoka

La industria amasproduktado en multaj landoj transprenis la rolon de manufakturoj, pluraj metioj fariĝis raraj kaj eĉ malaperadas, oni foje-foje devas ŝanĝi sian profesion. Ĉu ni spertas mankon aŭ ĝojas pri tn. industria evoluo? Ni diskutados, interŝanĝos opiniojn, rakontados, ktp. Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
La liston de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 ni baldaŭ aperigos sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto