Esperanto-parolantoj ŝatas vojaĝadi, viziti geamikojn, ekkoni aliajn Esperanto-parolantojn, partopreni en renkontiĝoj, konferencoj, kongresoj, ktp. Kien kaj kial vi ĝenerale vojaĝas? Kiujn vojaĝplanojn vi havas kaj kial? Ĉu vi havas preferojn je vizito, novajn esplorendajn landojn, urbojn, regionojn? Ni rakontadu, diskutadu, rekomendadu! Bonvenon al la marda rondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.