🖥 ✅ (Bruselo, BE) EBGa retkunveno. - Prelego de Bernard-Reĝis LARUE : Historio de Kartografio : 2-La Mezepoko
18:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Dum la izoliĝo, ni denove organizas retajn kunvenojn malfermitaj al ĉiuj Esperantistoj enlandaj aŭ eksterlandaj

InternaciaLoka

Prelego de Bernard-Reĝis LARUE kiu proponas al vi serion de prelegoj, pri :

Historio de Kartografio : 2 - La Mezepoko


20210616-Historio de Kartografio 2-Mezepoko.jpg 2,53 MB
Tio estas la historio de la mapoj kaj de la homoj kiuj produktis ilin.
Mapoj estas ĉiutagaj objektoj. En televido, en gazetoj, en navigilo, en libroj, por vojaĝi...

Mapoj jam ekzistas de miloj da jaroj. 
Ili kutime reflektas la konojn sed ankaŭ la historion, la politikon, la kredojn de sia epoko. 
Kaj ofte ili estas tre belaj objektoj.

Ĉi 2a prelego temos pri la Mezepoko: 

kristanaj kaj islamaj, "mapa mundi", "portolanaj" ktp.
La mezepokaj mapoj plenas je monstroj, bestoj, fabelaj lokoj,. 
Venu admiri tiujn belajn kaj strangajn mapojn!
Venu miri tra la jarcentoj kaj tra la kontinentoj kun ni!

Musklaku la jenan ligilon 


Bonvolu sendi al  nikolao(a)esperantobruselo(punkto)org  mesaĝon por prezenti vin kaj ricevi la informojn por konektiĝi ĉi-merkredon de 18:00 ĝis 20:00 (CEST), UTC+2
EBG-Bruselo .jpg 565 kB
.
Iuj el tiuj kunvenoj povos ankaŭ esti retaj prelegoj (kaj estos anoncitaj).

La kunvenoj okazos pere de la programo Zoom, kiu estas senpaga por la partoprenantoj, ĝi estas libere havebla sur la retejo : https://zoom.us/

Ĝis baldaŭ

Nikolao el Bruselo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperantobruselo.org
nikolao(ĉe)esperantobruselo.org

Administranto