🖥 TORPEDo-21 - trejnseminario, Pedagogiaj Tagoj
Konsultado, spertinterŝanĝo pri Esperanto-instruado

Kunveno/EventoKursoAlia

Ni ofertas tiun kunvenon en kunlaboro kun AGEI (Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj) al ĉiuj, kiuj ŝatus perfektiĝi, interesiĝas pri la disvastigado de Esperanto kaj pri instruado, instrumetodoj, lernmaterialoj, didaktikaj helpiloj, ktp. Krom fakprelegoj, prezentadoj ni planas konsultadon, interŝanĝon de spertoj, traktas didaktikajn ideojn, analizas lernolibrojn, ktp.

Eblas sekvi la instruadon de paralele okazanta semajnfina lingvokurso, konsultiĝi kun la kursgvidanto, peti konsilojn, fari provinstruadon.
 
Ni ebligas ankaŭ virtualan partoprenon per nia ZOOM-ĉambro en kelkaj sesioj: ENSALUTU: https://us02web.zoom.us/j/88011804771 Kodo: 18872021

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝantoj

0

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

Administranto