🖥 Prelego "Historio de la Feminisma Movado" kaj Reta Babilado de KarEJO
19:00 - 22:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Premiero en YouTube de prelego farita de Karina Oliveira kaj posta babilado per zoom

Alia

En la kunteksto de la nuntempaj vivkondiĉoj pri socia malproksimiĝo, AERĴ reaktivigas sian jutuban kanalon por kontribui al la esperanta kulturo. Kaj kunlabore, KarEJO ankaŭ kontribuos per virtuala evento.

La reinaŭguro okazas per publikigo de la prelego Historio de la Feminisma Movado, farita de la junulino Karina Oliveira. Tiu estis la malferma programero de la 30-a Ŝtata Esperanto-Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro, okazinta en Majo 2019 sub la ĉeftemo Virinoj de Esperantujo.

Karina Oliveira doktoriĝas pri lingvistiko kaj estas vicprezidanto de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) dum la periodo 2018-2020. La prelego ankaŭ ligiĝis al la moto de BEJO por la jaro 2019 "#levuvianvoĉon - alte kaj espere", kies celo estis pritrakti genran egalecon kaj partoprenon de virinoj en la esperanto-movado. La prelego premieros en YouTube vendredon, la 5-an de junio je la 19h.

Poste, je la 21h, okazos esperanta retkunveno organizata de KarEJO (Karioka Esperantista Junulara Organizo). La Babilado de KarEJO, okazonta pere de la programo Zoom, pritraktos la temon de la prelego kaj en ĝi partoprenos ankaŭ la preleginto.

Informservo
Evento:
Prelego "Historio de la Feminisma Movado" kaj Babilado de KarEJO
Dato: 5-a de Junio, 2020
Horaro: ekde la 19h (prelego) kaj ekde la 21h (babilado)
Ligiloj: https://youtu.be/g0ZfzGznQLM (prelego en YouTube)
            ID de la retkunveno: 460 042 0792 
            Pasvorto: babiluni05 

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

karejorio(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto